Resultats de la recherche : kistv

KISTV-Movadanoj : Jaume Viladoms - 542 sec
Jen raporto pri la esperantista flanko de Jaume Viladoms i Valls (1898-1978). Laborista aktivisto kaj disidento de la reĝimo de Franco, Viladoms dediĉis sian vivon al instruado de sciencoj kaj humanismaj studoj, ĉefe al proletaro, kaj tial li estis persekutita de la frankismo. Ĉi-jare, okaze de la 50-a datreceno de la lernejo Jaume Viladoms, la urbo Sabadell omaĝas lin, kaj la skipo de KIS-TV kunlaboris al la omaĝo per la kreado de tiu ĉi filmeto.
Auteur : kistv
Tags: kistv kataluna katalunio jaume viladoms esperanto sabadell instruisto instrui lernejo puig ribes ramoneda
KISTV-Movadanoj: Erasmus - 118 sec
Elisabeth Laika parolas pri sia sperto kiel esperantista Erasmus-lernantino ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona.
Auteur : jometeus
Tags:kistv kis tv kea kej esperanto kataluna katalunio erasmus uab barcelona elisabeth laika
KISTV-Socio: Amaziĥoj en Katalunio - 268 sec
La amaziĥa lingvisto Hassan Akioud rakontas pri la lingva situacio de la amaziĥoj, kaj en Amaziĥio kaj en Katalunio. Hassan Akioud naskiĝis en Agadir, Maroko, la jaron 1972, kaj loĝas de antaŭ pli ol dek jaroj en Barcelono. Li estas diplomito en hispana filologio kaj doktoro pri ĝenerala lingvistiko. Respondecas pri administrado en Observatori Català de la Llengua Amaziga (Kataluna Observejo pri Amaziĥa Lingvo) kaj estas membro de la Grupo pri Amaziĥaj Studoj de Katalunio kaj de la asocio Itran. Kunverkis la libron 'Els amazics: una història silenciada, una llengua viva' (La amaziĥoj: silentigita historio, vivanta lingvo) kaj redaktas kaj prezentas la novaĵojn en la amaziĥa en Barcelona TV. Post la lastaj migradoj, la amaziĥa lingvo fariĝis la tria lingvo en la Kataluna Landaro laŭ parolanto-numero. Temas pri la lingvo de la amaziĥoj (aŭ berberoj, kiel nomis tiun popolon grekoj kaj romianoj), kaj ĝi estas la loka lingvo de Amaziĥio, nordafrika teritorio iranta el Kanariaj Insuloj ĝis la oaza urbo Siwa en Egiptio. La amaziĥa suferis fortan retroiron post la islamigo kaj la arabigo de siaj parolantoj la 7an jarcenton, kaj tute malaperis dum la 18a jarcento el Kanariaj Insuloj pro invado kaj aligo al Kastilio. La amaziĥa havas propran alfabeton, nomita tifinaĥo, kiu aĝas pli ol 2500 jaroj kaj estas daŭre uzata nuntempe, kune kun la latina.
Auteur : kistv
Tags: kistv kis tv esperanto kej kea katalunio amazic amaziĥa tamazight tifinaĥo tifinagh amaziĥio tamazgha hassan akioud
KISTV- Tradicioj: Panellets - 103 sec
Carme Bonet rakontas kiel fari "panellets", tipajn katalunajn aŭtun-dolĉaĵojn, heritaĵon de la al-andalusa kuirart-tradicio.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv kea esperanto kataluna katalunio tradicio panellets kuirarto carme bonet al-andalus aŭtuno dolĉaĵo
KISTV-Movado: Vallgorguina - 351 sec
Raporto pri la 4a Printempa Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo: de la 4a ĝis la 6a de majo 2007. En Can Clarens, Vallgorguina (Vallès Oriental).
Auteur : kistv
Tags:kistv kis tv esperanto kea kej kataluna katalunio printempa renkontiĝo clarens vallgorguina
KISTV-Literaturo: Ucraïna - 210 sec
Joan-Marc Leclercq prezentas sian unuan romanon en la okcitana "Ucraïna" okazinta en la ukraina urbo Guljajpole dum la anarĥiista revolucio gvidita far Nestor Maĥno. La ago situas ĉirkaŭ la jaro 1920 meze de la bolŝevisma revolucio, kiam juna angla ĵurnalisto estas sendita al centra Ukrainio por realigi sian unuan raportaĵon. Tiel li malkovros landon konvulsiita far la armeoj ruĝa, blanka kaj nigra, kie oni ĉiumomente vetas la iron de la historio.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv esperanto jomo leclercq ucraïna ieo atots kea kej esperanto-literaturo literatura occitan okcitana roman
KISTV-Movadanoj: Llibert Puig - 135 sec
Intervjuo al Llibert Puig, kasisto de Kataluna Esperanto-Asocio kaj historia movadano, dum la kursfina vespermanĝo de Centro de Esperanto Sabadell.
Auteur : kistv
Tags:kis tv kistv esperanto kea kej kataluna katalunio sabadell centro llibert puig
KISTV-Movado: Amposta - 445 sec
Raportaĵo pri la 33a Kataluna Kongreso de Esperanto, organizita de Kataluna Esperanto-Asocio, okazinta en Amposta (El Montsià) de la 8 ĝis la 10 de decembro de 2006.
Auteur : jometeus
Tags:Esperanto Kataluna Katalunio Kongreso Amposta KISTV KIS TV KEA KEJ
KISTV-Movadanoj: Le Punk - 188 sec
Alfredo Fernández kaj José Ezeiza rakontas la ekeston de tiu fama rok-ensemblo el Madrido, kiel ili konis esperanton kaj kial ili verkis 'La lukto estas perdita'-n. La ideo estigi 'Le Punk'-n naskiĝis fine de 2000, kiam Alfredo Fernández 'Alfa' kaj José Ezeiza 'Jou' decidas estigi muzik-ensemblon por esplori aliajn muzikojn kaj ludi ilin laŭ sia rok-stilo. Ili aperigis, ĝis nun, tri diskojn: 'La logia de la canalla' (2003), 'Dos puñaladas a Gardel y otros tres delitos' (2004) kaj 'No disparen al pianista' (2006). En tiu lasta disko ili havas kanton en esperanto pri la perdo de la utopiojn: 'La lukto estas perdita', ĉar laŭ ili esperanto estas la perfekta lingvo por kanti tian tekston.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv esperanto lepunk punk muziko madrido madrid alfa jou ezeiza lukto kea kej
KISTV-Movado: Vinilkosmo - 197 sec
Floréal Martorell prezentas Vinilkosmon la muzik-eldonejon de Eurokka kaj lia kunlaboranto Triboulet prezentas la studion Studio de la Trappe kie estis surbendigita i.a. la plejmulto de la esperanto-muziko.
Auteur : fmacip
Tags:kistv kis-tv esperanto vinilkosmo eurokka kea kej esperanto-muziko muziko movado
KISTV-Enmigrintoj: Belém Prado - 247 sec
La galegino Belém Prado rakontas pri sia sperto kiel enmigrinto en Katalunion: kial ŝi forlasis sian vilaĝon en Galegio, kiel integriĝis en la novan socion, kion memoras pri sia lando, lingvo kaj la rilatoj kun portugaloj kaj kion pensas pri la Galega Centro en Barcelono.
Auteur : jometeus
Tags:kis tv kistv esperanto kea kej katalunio belém prado galega enmigrinto galegio
KISTV-Tradicioj: Lingvo de l' geavoj, lingvo de l' genepoj - 110 sec
Christine Vidotto kaj Joan-Marc Leclerq rakontas al ni sian surrealisman sperton pri sia familia lingvo. La lingva politiko en la Franca Respubliko hontigis i.a. la plejmulton de la okcitanoj pri sia gepatra lingvo kaj sukcesis ke multaj gepatroj rezignu transdoni la familian lingvon al propraj gefiloj. Tiu fakto kreis tutan generacion da okcitanidaj franclingvanoj. Kelkaj el ili, kiel Joan-Marc kaj Christine, malgraŭ ĉio, lernis la geavan lingvon.
Auteur : fmacip
Tags:kistv kis-tv esperanto occitan ockcitana occità francio frança kea kej jomo christine vidotto kiki leclercq
KISTV-Historio: Bearno - 189 sec
Almudena Blasco, instruistino ĉe la Universitat Autònoma de Barcelona, parolas pri la historio de Bearno.
Auteur : jometeus
Tags:kistv kis tv kea kej esperanto kataluna katalunio historio bearn almudena blasco uab universitat barcelona
KISTV-Movado: Renkontiĝo en Canet de Mar - 234 sec
Raportaĵo pri la 3a Printempa Renkontiĝo [www.esperanto.cat/fotoalbumo] de Kataluna Esperanto-Junularo [www.esperanto.cat/kej] okazinta ĉe Can Brugarola [www.canbrugarola.com] en Canet de Mar [www.canetdemar.org] la 29an, 30an de aprilo kaj la 1an de majo 2006. Reportatge sobre les III Jornades d'Esperanto [www.esperanto.cat/fotoalbumo] de la Joventut Catalana d'Esperanto [www.esperanto.cat/kej] que van tenir lloc a la casa de colònies Can Brugarola [www.canbrugarola.com] de Canet de Mar [www.canetdemar.org] els dies 29, 30 d'abril i 1 de maig de 2006.
Auteur : fmacip
Tags:kistv kis-tv esperanto kea kej katalunio kataluna canet renkontigxo movado movadanoj printempa
KISTV - Movado: 11a de septembro - 211 sec
Fine de la Milito de Hispana Sukcedo (1700-1714) la 11an de septembro de 1714 kaj post longa sieĝo Barcelono estis okupaciita far la kastilia armeo. Unu jaron antaŭe la internaciaj aliancanoj de la katalunoj forlasis la militon akceptante en la Traktato de Utrecht la kastilian okupacion de la tutan Kronlandon de Aragono. La malvenko en tiu milito estis sekvita, do, de la senestigo de la katalunan suverenecon far la venkinta kastilia registaro (Dekretoj de 'Nueva Planta'), kio ankoraŭ daŭras. De tiam la 11an de septembro estas la Nacia Tago kiam katalunoj festas sian perditan suverenecon memorante kion oni estis kaj volas reesti.
Auteur : kistv
Tags: esperanto kistv kis tv katalunio kataluna kea kej 11 septembro festo nacia budo sanjaume berga raventos
KISTV-Tradicioj: Calçotada - 84 sec
Roger Prieto sciigas pri kataluna mangyo 'calçot', gyia deveno kaj la tipa festo kiun oni organizas por gyin mangyi 'calçotada'.
Auteur : jometeus
Tags:kistv kis-tv esperanto kataluna tradicio calçot calçotada katalunio kea kej roger prieto
KISTV-Movadanoj: JoMo Slavumas - 173 sec
La fama okcitana kantisto JoMo, parolas pri sia muzika kariero kaj prezentas sian lastan diskon.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv esperanto jomo leclercq slavumas vinilkosmo eurokka kea kej esperanto-muziko muziko
KISTV-Socio: Besièrs por la okcitana - 475 sec
Raporto pri la manifestacio por la okcitana lingvo a Besièrs, la 17an de marto de 2007.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv esperanto occitan ockcitana occità francio frança kea kej anèm òc besièrs
KISTV-Movado: Aktivula kunveno de KEA en Benicàssim - 126 sec
Kunveno de aktivuloj de KEA en Benicàssim (La Plana-Valencilando) por diskuti, programi kaj festumi. Intervjuoj al Joan Català kaj al Kasia Idziaszczyk.
Auteur : jometeus
Tags:kistv kis-tv esperanto kataluna katalunio kea kej kunveno aktivulo benicàssim joan català kasia idziaszczyk
KISTV-Socio: Loĝrajto - 187 sec
Pako Belmonte, membro de la asocio 'V de vivienda' kiu plendas por la rajto loĝi, prezentas la asocion, ties celojn kaj festumajn postulagadojn kaj analizas la kialojn de la nuna loĝproblemo en Katalunio: la merkato kontrolas la loĝeblojn ĉar mankas leĝoj pli sociaj.
Auteur : kistv
Tags:kistv kis-tv esperanto kea kej katalunio pako belmonte vivienda habitatge loĝejo immobiliari